Kabe
Vortaro de Esperanto
Senŝanĝa reeldono de la eldono 1910
Kun enkonduko kaj komentoj
de
Bernhard Pabst

Berlina Komentario
pri la Fundamento de Esperanto
Vol. VII
(BK VII)
3a kor. eld.
Berlino 2016

[Ĉerpitaĵo]

Enkonduko

La „Vortaro de Esperanto“ de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005.

Kvankam represita en 1911, 1925 kaj 1984, la Kabe-vortaro ĉiam restis neŝanĝita. Kabe en 1910 senrevene forlasis la Esperanto-movadon. Ankaŭ la nuna eldono celas laŭeble fidele redoni la originalan tekston de 1910, tamen jen kaj jen klarigas kaj komentas ĝin. Ĝi baziĝas sur skanaĵo, teknike malfacile farebla pro la tre malgranda skribo de la originalo kaj la malbona paper-kvalito. Malgraŭ zorga kontrol-legado, estas probable, ke troviĝas ankoraŭ skan-eraroj. Ĉi rilatajn atentigojn bv. sendi al la e-poŝta adreso notita sur la dorso de la titolpaĝo.

Berlino, en Decembro 2013 Bernhard Pabs

Pri la aŭtoro

Vivo kaj esperanta agado

Kazimierz Bein (* 29 Feb. 1872 en Sierzno apud Lodzo, † 15 Jun. 1959 en Lodzo),
pseŭdonime Kabe, estis pola okul-kuracisto, grava tradukisto al Esperanto kaj rigardata kiel unu el la plej bonaj stilistoj dum la frua periodo de la esperanta literaturo. Jam kiel dekkvin jara junulo li unuan fojon aŭdis pri Esperanto en ties naskiĝo-jaro 1887, tamen ankoraŭ ne ekaktivis. Anstataŭe li partoprenis en pola nacia movado kontraŭ la rusa regado en Pollando. Pro tio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial li i.a. nur en 1899, do kiel 27-jarulo, finis la medicinan fakultaton en la fora Kazano ĉe la Volgo. Revenite al Pollando, li en 1903, en aĝo de 31, eklernis la lingvon kaj dum ĉirkaŭ sep jaroj, ĝis 1910 aŭ 19113, tre aktivis, precipe kiel tradukisto.

La unua Esperanto-grupo de Varsovio, fondita en 1893, ne havis juran statuson. Ne estis facile ricevi permeson fondi organizaĵon, ĉar la rusaj aŭtoritatoj timis, ke oni volos kaŝe disvolvi kontraŭcarisman agado. Tamen la 6-an de Decembro 1904 oni sukcesis fondi la Varsovian Societon Esperantistan, unue (ĝis 1908) kiel nuran filion de la Peterburga societo „Espero“, tiam jam oficiale allasita. Prezidanto fariĝis Antoni Grabowski (1857-1921), vicprezidanto Leo Belmont (1865-1941) kaj sekretario Kabe.
...
...

Pri la vortaro

Eldonhistorio

La unuaj kvar eldonoj estas identaj. La rapida dua eldono atestas pri la varma bonveno, kiun trovis la libro. Ĝi venis ĝustatempe por esti vendita dum la 25-a naskiĝtago de Esperanto, festita i.a. dum la Universala Kongreso en Krakovo (tiam Aŭstrio-Hungario) en 1912, jaron aŭ du post la „kabeo“ de Kabe. La 3-a eld. de 1925 jam estas ŝuldita al iu „manke de pli bona“. Intertempe estis aperintaj pluraj pli detalaj kaj modernaj vortaroj, tamen ne jam iu pli moderna unulingva difinvortaro. Jam rekte post la milito de 1914 ĝis 1918 aperis proponoj ellabori „duon-oficialan“ difin-vortaron surbaze de la vortaro de Kabe per kunlaboro de ĉiulandaj vortaristoj.7 Tiuj deziroj fine estis plenumitaj per la Plena Vortaro de 1930 / 1934 (PV), el kiu fariĝis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970 (PIV). Jam en 1925, post nur 15 jaroj, la Kabe vortaro donis iun – enhave, ne lingve - malmodernan impreson de verko el la malaperita epoko antaŭmilita. La kialoj por la ĉina represo de 1984 ne estas klaraj. Eble estis pro la facila lingvaĵo kaj la klasika kaj klara stilo, ambaŭ taŭgaj ankaŭ por komencantoj. Eble ĝi estis simple malmultekosta, ĉar jam tiujare ne plu ekzistis kopirajto.

La motivo de la nuna prilaboro estas ĉefe historiaj aspektoj. Por bone kompreni la Fundamentan vorttrezoron de la baza verko de 1905 kaj de la unua Oficiala Aldono (OA 1) de 1909, kaj dua de 1919 (preta tamen jam por la kongreso en Parizo en 1914), la Kabe-vortaro daŭre estas nemalhavebla. Grava ĝi estas ankaŭ por pli profunda kompreno de PV 1930 kaj pro tio fine de PIV.

Vortaro de Esperanto (ĉ. 5.000 kapvortoj).
[1-a eld.] Paris: Hachette & Cie, 1910, [4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).
2-a eld.: Paris: Hachette & Cie 1911, [4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).
3-a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1925, [4], 175, [9] p. (21 x 15 cm).
4-a eld.: Peking: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1984, 175 p. (22 cm)
5-a eld. kun enkonduko kaj komentoj: Berlino: Pabst, 2013. (A 4).
Krome: Brajla eld.: Esperanto-Blindul-Ligo de Germanujo, 1926.

...
...

Fontoj

Kontraste al la vortaroj de la aliaj kvar korektantoj-kolegoj, ĉe KABE mankas antaŭ-parolo, listo de uzita literaturo k.s. La klarigaj tekstoj konsistas el unu sola paĝo, kiu (nekomplete) listas la uzitajn mallongigojn de 14 indikoj de fakoj (ekzemple „Med.“ por medicino; estis forgesitaj pliaj tri). Pro tio liaj fontoj ne estas evidentaj kaj necesas pli detala esploro ol estas farebla tie ĉi. Supraĵe ni povas diri nur tiom: Unu fonto klare estas la Universala Vortaro de la Fundamento (UV 1893, vd. la ekzemplon de la en 1910 jam eksmoda „ĉarpio“, kiu probable nur estis registrita, ĉar ĝi estas trovebla en la Fundamento). Ni rajtas ankaŭ supozi, ke li uzis la vortaron esperantan-rusan de ZAMENHOF, aperinta en Moskvo en 1909. Pliaj fontoj probable estas la propraj tradukoj kaj samepoka literaturo (vd. la aludojn en la ĉapitroj „Pri kaŝitaj vortoj“ kaj „Pri esperantaj aferoj“). Tamen Amerika Esperantisto pravas, ke Kabe ne registris ĉiujn vortojn, kiujn li mem uzis en siaj tradukoj. Ekzemplo estas „mizerikordo“, plurfoje trovebla en la traduko de l’ rakonto „La lasta“ (1910) de REYMONT, kiu tamen mankas en la samjara vortaro. Eĉ pli: Dum Kabe uzis en la unua eldono de la „Faraono“ (1907) la vorton „fakelo“, ni trovas en lia vortaro la Fundamentan „torĉo“, dum la paralela „fakelo“ tute mankas. Inverse, la „nova“ vorto „farbo“, ofte uzita en la vortaro, estas nek zamenhofa (en la JÜRGENSEN-vortaro Esperanto-germana „kolorilo“), nek – se ni ne pretervidis ion - troveblas en iuj el la tradukoj de Kabe
Iom mirigas, ke KABE ne aldonis kelkajn paĝojn kun geografiaj kaj personaj nomoj (vd. nun tamen tiuspecan liston en la anekso), kiel ekz. faris RHODES en sia vortaro angla-esperanta de 1908. Tiu manko, same kiel tiu de mankanta enkonduko kaj la nezorga tabelo de mallongigoj, kontribuas al la impreso, ke la vortaro estas iel nepreta, lasita de unu tago al la alia, kaj poste „tiel-kiel“ sendita al la eldonejo.

Pri lingvaj apartaĵoj

Pres-eraroj

Kiel decas por vortaro, ni preskaŭ ne trovis evidentajn pres-erarojn. La man-plenon ni simple sen komento korektis. Aliaj dubaj kazoj, ekzemple pri uzo de –ata / -ita, ni lasis, tiel kiel Kabe uzis ilin antaŭ cent jaroj. Foje ni tamen atentigas pri ili per {...}.

...

Pri la skanado kaj la komentoj

La originalo estas presita en tre malgranda okpunkta serifa skribo simile al Times New Roman sur jam brune-flaveta papero. Sur kelkaj paĝoj la presado ne estas tre klara, sed iom ŝmirita. La prestipoj konstante ŝanĝiĝas inter normala, grasa kaj kursiva skribo. Ĉio tio estas granda defio por skan-programo. Kvankam la rezulto estis surprize bona, tamen necesis kompleta relego kaj kontrolado. Kelkaj el la komputile plej malfacile distingeblaj literoj estas ekz. “l”, “I” kaj “1”, “i”, “!”, “t” (minuskla L, majuskla i, la cifero unu, minuskla i, la elkrio-signo kaj minuskla T). Aliaj problemaj paroj estas “m” kaj “rn” (minusklaj M kaj RN), kursivaj “f” kaj “ĵ” (f [ranco] – ĵ [urnalo]), “Il” kaj “H” (Il [ustri] – H [avi]), “C” kaj “G” kaj ankoraŭ aliaj. Estas tre malprobable, ke ni sukcesis elsarki ĉiujn tiajn misanalizojn de la skan-programo. Pro atentigoj pri restintaj eraroj ni antaŭdankas.
Ni ĝis nun nur tre malmulte komentis en pintaj krampoj “{...}”. Kutime temas pri atentigoj pri arkaa uzo aŭ formo laŭ la tipo “ĥina. {nun: ĉina}“, kie „nun“ signifas „laŭ PIV 2005“. Foje ankaŭ temas pri nuntempe duba lingvoformo, ekz. pri –ata / -ita.
Nia celo estis, laŭeble fidele reprodukti la originalon. De tio ni permesis al ni nur du deviojn: Okaze ni ŝanĝis la francajn citiloj « ... » al germanaj „...“, kaj forigis la spacetojn antaŭ la dupunkto („: “ anstataŭ „ : “). La vort-dividon ni adaptis al la nova fasono (instru-/mento anstataŭ instrumento). Ĝi do estas nia, ne tiu de Kabe.

...
...

Tabelo de Mallongigoj

Anat.Anatomio.Med.Medicino.
{Arĥ.}Arĥitekturo.{Mil.}Militaferoj kaj armiloj.
Arĥitekt.Arĥitekturo.Mit.Mitologio.
Biol.Biologio.Muz.Muziko.
Fig.Figura senco, esprimoNetr.Netransitiva.
Filoz.Filozofio.Opt.Optiko.
Fiz.Fiziko{Reli.}Religio.
Geom.GeometrioTr.transitiva.
Gram.GramatikoVid.{nun: vd.} Vidu.
Ĥem.Ĥemio {nun: Kemio}.{Vest.}Vestoj kaj akcesoraĵoj
{Jur.}Juraferoj kaj diplomatioZool.Zoologio.
{Kuir.}Kuirarto, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. (...)Parentezoj de la originalo.
{Mar.}Maraferoj kaj ŝipoj.{...}Komentoj de la reeldono, ne troveblaj en la originalo
Mat.Matematiko.

Notoj al la komentita reeldono

La originalo de 1910 uzas nur relative malmultajn fakindikojn. Por la reeldono estas aldonitaj jenaj pliaj: {Jur.}, {Kuir.}, {Mar.}, {Mil.}, {Reli.} kaj {Vest.}. Krome fakindikoj, troveblaj jam en la originalo, estas aldonitaj al pliaj vortaraj artikoloj en pintaj krampoj {...}, ekz.: Kaŝtanujo {Bot.}. Arbo el la familio de l’ kupuliferoj ... Kontraste vd.: Abio (Bot.). Pinglarbo; ... La rondaj krampoj montras, ke la fakindiko „Bot.“ troveblas jam en la originalo. La mallongigoj „Geom.“, „Gram.“ kaj „Mat.“ estis forgesitaj en la tabelo de 1910, sed aperas en la vortaro, vd. ekz. ĉe „Diagonalo“, „Atributo“, „Progresio“ k.a. Samspece en la tabelo ankaŭ estis forgesitaj la gramati kaj indikoj „Netr.“ kaj „Tr.“, uzataj ekz. ĉe „bedaŭri“.

La supra tabelo malŝlosas nur du ĝeneralajn mallongigojn, nome „Fig.“ kaj „Vid.“. Kelkaj malmultaj pliaj estas notitaj kiel apartaj vortaraj artikoloj (ekz. „k. c.“, k. t. p.“). La vortaro tamen enhavas jenajn pliajn. Kiel oni vidas, ĝi ne estas tre konsekvenca pri la uzo de mallongigoj kaj laŭokaze ofertas plurajn samsencajn, nome cent. / centim., fr. / frank., gr. / gram.

cent.centimo(j) Germana monero, valoranta 1 fr. 25 cent. – marko.
centim.centimo(j)La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank. –piastro.
fr.franko(j)La kompanio fermis la jaron per deficito da 10 000 fr. –deficito. Ankoraŭ plurloke ekz. ĉe „marko“.
frank.franko(j)La turka piastro valoras 25 centim., la hispana 10 frank. –piastro.
gr.gramo(j)Apoteka pezilo = 30 gr. – unco. Nun: „g“, „30 g“.
gram.gramo(j)Malgranda pezilo = 5 gram. – lodo. Nun: „g“, „50 g“.
kub.kuba(j)Meze granda glaso enhavas 200 kub. centimetrojn. –glaso.
litr.litro(j)36,5 litr. - buŝelo. Nun: „l“, „36,5 l“. Mezuro de l’ fluidaĵoj (ĉirkaŭ 230 litr.). – okshofto.
m.metro(j)La germana mejlo = 7 420 m., la angla = 1 609 m. Rusa mezuro de la longeco = 0,71 m. – arŝino. Nun la simbolo „m“ sen postsekva punkto.
mm.milimetro(j)La angla colo = 25 mm., la germana = 27 mm. - colo. Nun la simbolo „mm“ sen postsekva punkto.
Sinjoro« Al S° M. respektplene dediĉas la aŭtoro » – dediĉi. Nun: „s-ro“.
t. e.tio estasLa abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta. – abnegacio. Ankoraŭ plurloke.
t. n.tiel nomatajSumo unufoje pagata por laboro, servo en t. n. liberaj profesioj: honorario de kuracisto, de advokato. –honorario.
,komo100,000 fr. – profito. 1,000,000,000,000,000,000. –kvintiliono. Triciferaĵoj en grandaj ciferoj kutime estas disigitaj per komoj laŭ la angla sistemo, escepte per spaceto. Disigo per punkto laŭ la germana sistemo ne troveblas.

Al tiuj mallongigoj aldoniĝas la internaciaj simboloj por kemiaj elementoj. La koncernaj artikoloj sekvas jenan ekzemplon: „Lantano (Ĥem.). La. Ĥemia elemento, malofta metalo.“ Post la fakindiko „Ĥem.“ sekvas la siglo. „La“. Simile: „Oro (Ĥem.). Au....“, „Volframo (Ĥem.). Wo. ...“ kaj pluraj aliaj.